Pensilvanigermana dialekto

Pensilvanigermana dialekto
Deitsch /dajĉ/ aŭ /deĉ/
Mapo
lingvo • sankta lingvomoderna lingvo
Rejnfranka dialektaro
Parolata en Usono, kaj Kanado
Parolantoj 148 000
Denaskaj parolantoj 300 000 pensilvanigermanoj (100% parolas ankaŭ la anglan)
Skribo latina
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-3 pdc
  Glottolog penn1240
Angla nomo Pennsylvania German
Franca nomo allemand de Pennsylvanie
Vikipedio
vdr

origino: el la palatinata
skribo: latina (1. Bufintona-Barba-Bima sistemo, 2. Ohia sistemo)
specimeno: la Patro Nia:

Unsah Faddah im Himmel,
dei nohma loss heilich sei,
Dei Reich loss kumma.
Dei villa loss gedu sei,
uf di eaht vi im Himmel.
Unsah tayklich broht gebb uns heit,
Un fagebb unsah shulda,
vi miah dee fagevva vo uns shuldich sinn.
Un fiah uns naett in di fasuchung,
avvah hald uns fu'm eevila.
Fa dei is es Reich, di graft,
un di hallichkeit in ayvichkeit.
Amen.

La pensilvanigermana dialekto estas parolata en Usono kaj Kanado de ĉirkaŭ 300 000 pensilvanigermanoj. La plejmulto el ili vivas en la Usonaj ŝtatoj Pensilvanio, Indianao, kaj Ohio. En Kanado, la parolantoj de la pensilvanigermana vivas en Ontario. En 1993 la Nova testamento estis tradukita en tiun lingvon.

La originaj parolantoj de la pensilvanigermana lingvo enmigris al Pensilvanio el Alzaco, Palatinato kaj Svislando. La pensilvanigermana similas multe al la dialektoj palatinataj. Hodiaŭ la parolantoj de la pensilavanigermana ofte uzas vortojn el la angla lingvo.

La plejmulto el la parolantoj hodiaŭ apartenas al sektoj kristanaj konservativaj kaj anabaptistidaj: la amiŝoj kaj la menonitoj kaj la "Old German Baptist Brethren" fondita fare de Alexander Mack

En kelkaj kanonoj la parolantoj apartenas ankoraŭ al luteraj, reformita-ekleziaj kaj aliaj ne-anabaptistaj sektoj tamen en ĉi tiuj komunumoj la lingvo rapide malaperas. La infanoj de ĉi lastaj komunumoj ne lernas plu la pensilvanigermanan hejme malgraŭ multaj lastatempaj kaj nuntempaj klopodoj savi kaj reinstrui la lingvon.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne