Sud-Holando

Provinco Sud-Holando

flago de Sud-Holando

blazono de Sud-Holando

flago de Sud-Holando blazono de Sud-Holando
Situo de la provinco Sud-Holando

Map

provinco de Nederlando
Ĉefurbo Hago
Areo
 - Tero
 - Akvo
3 418,50 km²
2 814,69 km²
603,81 km²
Loĝantaro
 - Loĝdenso
3 577 032 (2013)
1 046 loĝ./km²
Kvanto da komunumoj 60
Himno himno de Suda Holando
NUTS NL36
ISO 3166-2 NL-ZH
Oficiala retejo https://www.zuid-holland.nl/
vdr
Provinco Suda Holando

Suda Holando (nederlande Zuid-Holland [prononco: ZOJThollant]) estas provinco en okcidenta Nederlando ĉe la bordo de la Norda Maro. Ĝi estas unu el la plej dense loĝataj kaj plej industriigitaj areoj de Nederlando. La provinco havas areon de 3403 km². La loĝantaro estas 3,8 milionoj (2022), per kiu Suda Holando estas la plej popolriĉa provinco de Nederlando. Najbaraj provincoj estas Zelando je la sudo, Norda Brabanto je la sudoriento, Gelderlando kaj Utreĥto je la oriento kaj Norda Holando je la nordo. La okcidenta limo estas la Norda Maro.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne