Portugala lingvo

Portugala
português (por/tu/geĵ)(por/tu/gejz)
lingvo • moderna lingvo
Galegportugala lingvaro
Parolata en Portugalio, Brazilo, Angolo, Mozambiko k.a.
Parolantoj 221 000 000
Denaskaj parolantoj 250 milionoj
Fremdlingvo / dua lingvo por ĉa. 23 milionoj
Skribo latina kun kelkaj aldonoj
Lingvistika klasifiko
Hindeŭropa lingvaro
Italika
Latinida lingvaro
Ibero-latinida lingvaro
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en Portugalio, Brazilo, Angolo, Mozambiko k.a.
Reguligita de Instituto Internacia de Lingvo Portugala, Komunumo de portugallingvaj landoj, Brazila Beletristika Akademio, Akademio de Sciencoj de Lisbono
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 pt
  ISO 639-2 por
  ISO 639-3 por
  Glottolog port1283
Angla nomo Portuguese
Franca nomo portugais
Vikipedio
vdr

La portugala lingvo (portugale português) estas latinida lingvo, nun parolata de preskaŭ 200 milionoj da homoj. Ĝi estas la sesa plej parolata mondlingvo, parolata en Eŭropo, Ameriko, Afriko, kaj Azio. Nur la mandarena, la hispana, la angla, la hindia, la bengala havas pli da parolantoj. Ĝi estas en la sama rango kiel la araba lingvo aŭ la rusa laŭ la nombro de parolantoj.

La Instituto Camões estas institucio kreita por proponi kaj plenumi politikon de portugala kunlaborado, same kiel la promocio de la portugala lingvo kaj de ĝia kulturo tra la tuta mondo. La Instituto Camões tiel nomiĝis honore al Luís de Camões, nome la plej konata kaj prestiĝa verkisto de Portugalio.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne