Atlantiko

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la oceano Atlantiko. Por informoj pri la samnoma departemento de Kolombio, vidu la artikolon Atlantiko (Kolombio).
Atlantiko
oceano [+]

Koordinatoj0° 0′ 0″ N, 30° 0′ 0″ U (mapo)0-30Koordinatoj: 0° 0′ 0″ N, 30° 0′ 0″ U (mapo)
Plej malalta punktoMilwaukee Deep [+]
- malalteco27 841 m sub la marnivelo [+]
Akvokolektejo106 460 000 km² (10 646 000 000 ha) [+]
Areo106 460 000 km² (10 646 000 000 ha) [+]

Atlantiko (Atlantika oceano)
Atlantiko (Atlantika oceano)
DEC
Map
Atlantiko
Vikimedia Komunejo:  Atlantic Ocean [+]
vdr
La Atlantika Oceano, sen inkludi la zonojn de Arkto kaj Antarkto.
Tiu filmeto estis farita de la kosmoŝipanaro de la Ekspedicio 29 surŝipe de ISS. Tiu pasado ekas ĝuste nordoriente de la insulo Novlando super la Norda Atlantiko al centra Afriko, super Suda Sudano.
Kopioj de la ŝipoj Pinta, Niña kaj Santa María ĉe Palos de la Frontera, supozeble la unuaj kiuj trapasis la Atlantikon estre de Kristoforo Kolumbo.
Ŝipoj ĉe la haveno de Mar del Plata en Argentino kaj marleonoj unuarange.
Vido de la Atlantiko ĉe la marbordo de Brazilo. Tiu oceano povas montri trankvilan veteron, kiel en la bildo, sed ĝi estas ankaŭ fonto de uraganoj.
Haveno de Punta del Este en Urugvajo.

La Atlantiko[1]Atlantika Oceano estas la dua plej granda oceano sur la terglobo. Nur la Pacifiko estas pli granda. Per suma areo de proksimume 106,400,000 kvadrataj kilometroj[2] ĝi kovras ĉirkaŭ 20 % de la surfaco kaj proksimume 29 % de la Tero de ĝia akvosurfacareo. La unua parto de ĝia nomo rilatas al Atlaso de greka mitologio, igante Atlantikon la "Maro de Atlaso".

Ĝi situas inter Nordameriko, Sudameriko, Eŭropo kaj Afriko. Atlantiko estiĝis el la disigo, antaŭ milionoj da jaroj, de la afrika kaj amerika kontinentoj. Ĝia plej granda profundo estas 9.560 m ĉe la marprofundo de Porto-Riko. En ĝia centro troviĝas submara montaro, la Mezatlantika Dorso. Atlantiko okupas longforman, S-forman basenon etendantan laŭlonge inter Eŭrazio kaj Afriko en la orienton, kaj Ameriko en la okcidenton. Kiel unu komponaĵo de la interligita tutmonda oceano, ĝi estas ligita en la nordo al la Arkta Oceano, al la Pacifiko en la sudokcidento, la Hinda Oceano en la sudoriento, kaj la Suda Oceano en la sudo (aliaj difinoj priskribas Atlantikon kiel etende suden al Antarkto). La ekvatoro subdividas ĝin en la Nordan Atlantikon kaj la Sudan Atlantikon.

Atlantikon karakterizas pluraj marfluoj, inter kiuj plej rimarkindas la varmeta Golfa Marfluo, kiu fluas de Meksiko (Meksika golfo) al Eŭropo, kaj kiu ebligas la tipan kontinentan klimaton en Eŭropo. Se tiu fluo ne ekzistus, Eŭropo estus tiom malvarma kiom la nordo de Kanado, ĉar ĝi situas ĉe la sama latitudo.

La plej malnova konata mencio de "Atlantiko" estas en La Historioj de Herodoto de ĉirkaŭ 450 a.K. (Hdt. 1.202.4): Atlantis thalassa (greke: ἀτλαντὶς θάλασσα; nome: Maro de Atlas). La esprimo la etiopa Oceano, derivita de Etiopio, estis aplikita al la suda Atlantiko tiom malfrue kiom ĝis la mezo de la 19-a jarcento.[3] Antaŭ ol eŭropanoj malkovris aliajn oceanojn, la esprimo "oceano" mem estis sinonima kun la akvoj preter la Ĝibraltara Markolo kiun oni nun konas kiel Atlantiko. La fruaj grekoj kredis tiun oceanon kiel giganta rivero ĉirkaŭanta la mondon.

  1. atlantiko en vortaro.net
  2. "The New Encyclopædia Britannica", Volume 2, Encyclopædia Britannica, 1974. p. 294
  3. (1873) The American cyclopaedia: a popular dictionary of general knowledge. Appleton, p. 69–.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne