Belizo

Belizo
Belize

Flago de Belizo

Blazono de Belizo

Detaloj blazono de Belizo
Nacia himno: Land of the Free
Lando de la liberuloj
Nacia devizo: Sub Umbra Floreo
Sub ombro mi viglas
Situo
suverena ŝtatoKomunuma reĝlandolando
Bazaj informoj
Ĉefurbo Belmopano
Oficiala(j) lingvo(j) angla
Uzata(j) lingvo(j) hispana
Plej ofta(j) religio(j) katolikismo (50%)
protestantismo (27%)
aliaj (23%)
Areo 22,966 km²
- % de akvo 0,7 %
Loĝantaro 419 199 (takso de 2020[1])
Loĝdenso 17,79 loĝ./km²
Horzono -6
Interreta domajno bz
Landokodo BZ
Telefona kodo 501
Plej alta punkto Doyle's Delight
Plej malalta punkto Kariba Maro
Politiko
Politika sistemo Parlamenta demokratio
Konstitucia monarkio
Ŝtatestro Reĝo Karlo la 3-a (ekde 2022)
Froyla Tzalam (guberniestro ĝenerala, ekde majo 2021)
Ĉefministro Johnny Briceño
Nacia tago 21-a de septembro
Sendependiĝo disde Britio 21-a de septembro 1981
Ekonomio
Valuto beliza dolaro (BZD)
MEP laŭ 2019
– suma USD$1,897 miliardo[2]
– pokapa $4890[2]
vdr
Mapa Belizo

Belizo (angle: Belize /bəˈliːz/) estas karibia lando, kiu situas ĉe la nordorienta marbordo de Centra Ameriko. Belizo havas landlimon kun Meksiko je la nordo, kun la Kariba Maro je la oriento, kaj Gvatemalo je la okcidento kaj sudo. Ĝi havas areon de 22 970 kvadrataj kilometroj kaj loĝantaro de 419 199 (2020).[1] Ĝia ĉeftero longas je proksimume 290 km kaj larĝas je proksimume 110 km. Ĝi havas la plej malgrandan loĝantaron kaj loĝdenson en Centra Ameriko. La loĝantaro de la lando kreskas po 1.87% jare (takso de 2018), kaj tio estas la dua plej rapida en la regiono kaj unu el la plej rapidaj en la Okcidenta Duonsfero. Ĝia ĉefurbo estas Belmopano (Belmopan) kaj ĝia plej granda urbo estas Belizurbo (Belize City).

La majaa civilizacio disvastiĝis en la areo de Belizo inter 1500 A.K.E. kaj 300 K.E. kaj viglis ĝis proksimume 1200.[3] Eŭropa kontakto komenciĝis en 1492 kiam Kristoforo Kolumbo vojaĝis laŭ Golfo de Honduro.[4] Anglaj setlantoj komencis eŭropan esploradon je 1638. Dum ĉi tiu periodo, Hispanio kaj Britio ambaŭ asertis posedon al la tero ĝis kiam Britio venkis Hispanion ĉe la Batalo de Rifinsulo de Sankta Georgo (1798).[5] Ĝi fariĝis brita kolonio en 1840, kun la nomo Brita Honduraso (British Honduras), kaj kronkolonio en 1862. Ĝi sendependiĝis de Britio je la 21-a de septembro 1981.

Belize havas diversan socion, kiu konsistas el multaj kulturoj, kaj lingvoj kiu rezultas de ĝia multhava historio. Ĝi estas la sola lando en centra ameriko, kie la angla lingvo estas la oficiala lingvo. La plej ĝenerale parolata dialekton estas la beliza kreolo. La hispana estas la dua plej ofte parolata lingvo, sekvita de Majaaj lingvoj, germanaj dialektoj, kaj la garifuna. Pli ol duono de la loĝantaro estas plurlingva, pro la diversaj lingvaj fonoj de la loĝantaro. Ĝi estas konata pro ĝiaj Septembraj Festoj, ĝiaj vastaj koralaj barilrifoj, kaj muziko "punta".[6][7]

La abundo de surteraj kaj maraj specioj en Belizo kaj la diverseco de ĝiaj ekologiaj sistemoj donas al ĝi gravan rolon en la tutmonde grava Mezamerik Biologia Koridoro.[8] Oni konsideras ĝin lando de centra ameriko kaj lando de Karibio kun fortaj ligoj al kaj la amerika kaj kariba regionoj.[9] Ĝi estas membro de la Karibia Komunumo (CARICOM), la Komunumo de Latinamerikaj kaj Karibiaj Ŝtatoj (CELAC) kaj la Kuniĝa Sistemo de Centra Ameriko (SICA), la sola lando, kiu havas plenan membrecon en ĉiuj tri regionaj organizaĵoj. Belizo estas la sola ĉeftera centra amerika lando, kiu estas komunuma reĝlando, kun Reĝino Elizabeto la 2-a kiel ĝia monarko kaj ŝtatestro, reprezentita de Ĝenerala Guberniestra (nuntempe, Froyla Tzalam).

  1. 1,0 1,1 "Population and Population Density 2010, Postcensal estimates". Statistical Institute of Belize. Alirita la 18-an de aŭgusto 2019.
  2. 2,0 2,1 "Belize". International Monetary Fund.
  3. Bolland, Nigel. (1993) “Belize: Historical Setting”, Tim Merrill: Guyana and Belize: Country Studies. Library of Congress Federal Research Division.
  4. Byrd Downey, Cristopher. (22-a de majo 2012) Stede Bonnet: Charleston's Gentleman Pirate. The History Press. ISBN 978-1609495404.
  5. A Blackbeard mystery solved. Arkivita el la originalo je 7-a de aprilo 2016. Alirita 25-a de marto 2016. Arkivigite je 2016-04-07 per la retarkivo Wayback Machine
  6. Reid between the lines. Belize Times (27-a de januaro 2012). Arkivita el la originalo je 10-a de majo 2013.
  7. Ryan, Jennifer. (1995) “The Garifuna and Creole culture of Belize explosion of punta rock”, Will Straw: Popular Music: Style and Identity, p. 243–248. ISBN 978-0771704598.
  8. Ecosystem Mapping.zip. Alirita 3-a de julio 2012.
  9. CARICOM – Member Country Profile – BELIZE. CARICOM. Arkivita el la originalo je 18-a de februaro 2015. Alirita 17-a de februaro 2015. Arkivigite je 2015-02-18 per la retarkivo Wayback Machine

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne