Rumanio

Rumanio
România

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Deșteaptă-te, române!
Situo
suverena ŝtatolando
Bazaj informoj
Ĉefurbo Bukareŝto
Oficiala(j) lingvo(j) rumana
Uzata(j) lingvo(j) rumana lingvo, ruman-cigana lingvo, rumana signolingvo, ukraina lingvo, cigana lingvo, hungara lingvo
Plej ofta(j) religio(j) Ortodoksaj kristanoj
Areo 238 391 km²
- % de akvo 3 %
Loĝantaro 19 053 815 (2022)
Loĝdenso 89,8 loĝ./km²
Loĝantoj Rumanoj
Horzono +2
UTC+3 (somere)
Interreta domajno ro
Landokodo RO
Telefona kodo 40
Plej alta punkto Moldoveanu Peak
Plej malalta punkto Nigra Maro
Politiko
Politika sistemo Evoluanta demokratio
Ŝtatestro Prezidento Klaus Johannis (2014)
Ĉefministro Marcel Ciolacu (2023)
Nacia tago 1-an de decembro
Sendependiĝo 13-an de julio 1878
Ekonomio
Valuto Rumana leo (RON)
MEP laŭ ?
– suma $ ?
– pokapa $ 1.480
vdr

RumanioRumanujo (rumane România) estas lando en Balkana duoninsulo, ĉe la Nigra Maro. Ĝi estas lando situanta sudoriente de Centreŭropo, membro de OTAN ekde la 29-a de marto de 2004 kaj de Eŭropa Unio ekde la 1-a de januaro de 2007.

Ĝi estas la sepa lando de la Eŭropa Unio laŭ loĝantaro kaj la naŭa laŭ areo. Limas kun Ukrainio norde kaj nordoriente, Moldavio nordoriente, Hungario okcidente, kaj Serbio sudokcidente kaj Bulgario sude. Rumanio havas ankaŭ mallarĝan marbordon ĉe la Nigra Maro (sudoriente).

Bukareŝto (en la rumana: București [bu.ku'reʃtʲ]), estas unu el la plej gravaj turismaj allogaĵoj, krom esti la ĉefurbo kaj la plej granda urbo de Rumanio.

La urbo de Sibiu estis elektita kiel kultura ĉefurbo de Eŭropo en 2007, kun Luksemburgo.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne